En Susa, la persa ĉefurbo, Atossa, vidvino de Dareios kaj patrino de Xerxes, kun la maljunuloj de la urbo, angore atendas informojn pri sia filo militiranta kontraŭ la helenoj.
ATOSSA Kie en la mondo kuŝas do Ateno laŭ la fam'? ĤORO DE MALJUNULOJ Fore, kie la sun-dio ekripozas je vesper'. ATOSSA Tiun urbon volis tamen prede havi mia fil'? ĤORO DE MALJUNULOJ Jes, ĉar tiam tutan Hellas ja posedus nia reĝ'. ATOSSA Pri arme' tiel potenca do disponas tiu urb'? ĤORO Fakte, nin per pluraj batoj ĉi armeo plagis jam. ATOSSA Ĉu trezorojn ili eble gardas do en sia dom'? ĤORO Trezor-vejnojn kaŝas tero: riĉajn fontojn de arĝent'. ATOSSA Ĉu ilia mano streĉas arkon kontraŭ malamik'? ĤORO Ne! Per lanc' kaj ŝildo luktas korp-al-korpe ĉi popol'. ATOSSA Kiu estras batalvicojn? Kia do ilia reĝ'? ĤORO Reĝo mankas. Nekonata al ĉi gento la servut'. ATOSSA Sed do kiel ĝi rezistas kontraŭ malamika sturm'? ĤORO Tiel ke l' armeon gloran de Dareios rompis ĝi. ATOSSA Ĉiun vorton mi horore aŭdas kiel reĝpatrin'. ĤORO Ĉion ja, mi kredas, baldaŭ vi precize aŭdos jam. Tie kure venas viro, el lontan' videble pers', ni certiĝos tuj, ĉu bona aŭ malbona la mesaĝ'. HEROLDO Ho, ĉiu urbo de Azio aŭdu nun! Ho, persa tero, kien fluis la trezor' de ĉie, neniigis ĉion unu bat': Persujo perdis siajn plejbravulojn, ve... |